Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Sándor Molnár (pentristo)

Sándor Molnár
Persona informo
Naskonomo Molnár Sándor
Naskiĝo 19-an de januaro 1936 (1936-01-19)
en Sajólád
Morto 18-an de junio 2022 (2022-06-18) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1955–1961) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Klára Deák (en) Traduki (1962–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Molnár [ŝAndor molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Sándor estis hungara pentristo, skulptisto, altlerneja instruisto.

Sándor Molnár [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1936 en Sajólád kaj mortis la 18-an de junio 2022.

Biografio

Sándor Molnár frekventis belartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, László Bencze, Géza Fónyi kaj Bertalan Pór. Jam pli frue ekde 1955 li okupiĝis ankaŭ pri budhismo kaj jogo, li kreis abstraktajn pentraĵojn. En 1958 li fondis amikan rondon. Li laboris jaron en Artistkolonio (Kecskemét), poste li konatiĝis kun filozofo Béla Hamvas. En 1965 li studvojaĝis al Parizo. En 1986 li instruis en Nîmes, ekde 1990 en la Hungara Belarta Altlernejo. Li ricevis signifan pentristan premion en 1992, premion Kossuth en 2005.

El solaj ekspozicioj

El kolektivaj ekspozicioj

  • Arthalo Budapeŝto (1968, 1971, 1978, 1982, 1997)
  • Klubo Fészek (1969)
  • Debrecen (1969, 1971, 1975)
  • Budapeŝto (1970, 1973, 1980, 1990, 1995)
  • Parizo (1983)
  • Romo (1991)

Elektitaj pentraĵoj

  • Kompozíció
  • Táj
  • Vonaton
  • Asztalnál

Elektitaj kontribuoj

  • Festői elemek analízise (1962)
  • Ars poetica (1968)
  • Hatások, utazások, találkozások - Ars poetica (1980)
  • Festőjóga (1994)
  • A festészet tanítása (2008) (ISBN 978-963-9656-94-9)
  • A festészet útja (2013) (ISBN 9789630861793)

Fontoj

Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya