Sándor Imre [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre Sándor estas hungara inĝeniero, telekomunikadisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).
Sándor Imre[1] naskiĝis la 23-an de junio 1969 en Budapeŝto.
Sándor Imre akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1993 (plian telekomunikadan diplomon en 1999). Li ricevis statuson en la universitato en 1996, li estis lektoro (1999-2002) kaj docento (2002-2008). Li akiris sciencajn gradojn Ph.D. en 1999, DSc. en 2007. La habilitiĝo okazis en 2008. Li estis nomumita katedrestro kaj li ricevis la instruan rangon profesoro. Li ricevis premiojn inter 2001-2017.