Roland aŭ Rolando (prononce [ʁɔ.lɑ̃]; en malnovfranka lingvo: *Hrōþiland; en mezepoka latino: Hruodlandus aŭ Rotholandus; en itala: Orlando aŭ Rolando; mortinta la 15an de aŭgusto 778) estis frankamilitestro sub Karolo la Granda kiu iĝis unu el la ĉefaj figuroj de la literaturaciklo konata kiel Afero de Francio (ankaŭ nomita Karolida ciklo). La historia Rolando estis militista guberniestro de la Bretona Markolando, responsa por la defendo de la landlimo de Francio kontraŭ la Bretonoj. Lia nura historia atestilo estas en la verko de Eginhardo nome Vita Karoli Magni, kiu notas, ke li estis parto de la franka ariergardo mortigita de ribelaj eŭskoj en Iberio en la Batalo de Roncesvalo.
Du majstroverkoj de la poezio de la Itala Renesanco, nome Orlando Innamorato kaj Orlando Furioso (de Matteo Maria Boiardo kaj Ludovico Ariosto), estas eĉ pli for el la historio ol la pli fruaj Chansons, simile al la posta Morgante de Luigi Pulci. Rolando estas poezie asocia kun sia glavoDurandal, sia ĉevalo Veillantif, kaj sia olifanta sonkorno.
Lojek, A. – Adamová, K.: "About Statues of Rolands in Bohemia", Journal on European History of Law, Vol. 3/2012, No. 1, s. 136–138. (ISSN 2042-6402).
Adriana Kremenjas-Danicic (Eld.): Roland's European Paths. Europski dom Dubrovnik, Dubrovnik 2006 (ISBN 953-95338-0-5).
Susan P. Millinger, "Epic Values: The Song of Roland", in Jason Glenn (eld), The Middle Ages in Texts and Texture: Reflections on Medieval Sources (Toronto, University of Toronto, 2012).