La Rokmontara Flaŭra Regiono, estas flaŭra regiono ene de la Holarkta Regno en okcidenta Nordameriko ( Kanado kaj Usono ) difinita de Armen Takhtajan kaj Robert F. Thorne.
Situo
Ĝi etendiĝas ekde Insulo Kodiak de Alasko proksimume, ĝis la areo de Golfo de San-Francisko-Golfo de San Pablo kaj Sierra Nevada de Kalifornio, irante inter la pacifik-oceanamarbordo okcidente kaj Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj oriente, laŭlonge de Rokmontaro kaj Pacifikaj Marbordaj Montaroj. Ĝi limtuŝas la Kanadan Flaŭran Provincon de la Ĉirkaŭboreala Regiono en la nordo, la Nordamerik-Prerian Flaŭran Provincon de la Atlantik-nordamerika Regiono en la oriento kaj la Kalifornian Flaŭran Provincon de la Madrea Flaŭra Regiono sude. La limoj kun la Kanada kaj Kalifornia Provincoj estas neklaraj.
La Regiono estas subdividata en la Vankuveran kaj en la Rokmontaran Flaŭrajn Provincojn.
La Vankuvera Flaŭra Provinco ampleksas la marbordan parton de la regiono laŭ sia tuta longeco, inkluzive de la Pacifik-Marbodaj Montaroj. Tiaj plantospecioj kaj genroj kiel sekvojo (Sequoia sempervirens), sekvojadendro (Sequoiadendron giganteum), Darlingtonia californica, Vancouveria kaj Whipplea estas endemiaj en ĝi. La limo kun la Kalifornia Flaŭra Provinco ne estas klare difinita.
La Rokmontara Flaŭra Provinco inkludas Rokanmontaron kaj la asociatajn montarojn. Kaŭze de pli forta glaciiĝo dum la Plejstoceno, ĝia flaŭro, speciale en la nordo, havas tre malpli altan gradon de endemiismo ol tiun de la Vankuvera Flaŭra Provinco. Ĝi samhavas multon de sia plantaro kun tiu de la Kanada Flaŭra Provinco kaj ĝenerale kun tiu de la Ĉirkaŭboreala Flaŭra Regiono.