Indiana transloĝiĝis al Nov-Jorko en 1954 kaj aliĝis al la poparta movado. Liaj bildoj enhavas multon de komerca arto kunigita kun ekzistencialismo. Foje, tiuj verkaĵoj iĝis de li nomataj "skulptecaj poemoj". La verko de Indiano ofte konsistas el kuraĝa, simpla, ikonemaj bildoj, ĉefe mallongaj vortoj el la angla lingvo kiel "EAT", "HUG", kaj "LOVE" ("manĝu", "brakumo", "amu"). Li ankaŭ faris skulptaĵon en la antaŭĉambro de la turo Taipei 101 en Tajpeo, Tajvano, nomata 1-0, kiu uzas buntajn nombrojn por sugesti la konduton de monda komerco kaj la strukturojn de homa vivo.[1]
Indiana ne registris kopirajton por la LOVE-verko, kaj ne eblis malinstigi alian komercan utiligon. La bildo estas refarita multfoje en variaj formoj, inkluzive skulptaĵojn, bildojn kaj ornamaĵojn. Ĝi estas tradukita en la hebrea, ĉina kaj hispanalingvoj.