060
Riĵskaja (ruse Рижская, "de (urbo) Riga") estas stacio de la Metroo de Moskvo centre de Moskvo. Ĝi estas stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja linio, kaj situas inter la stacioj Aleksejevskaja kaj Prospekt Mira.
La 31-an de aŭgusto 2004 kamikaza teroristino batalanta kadre de la ĉeĉena-rusa konflikto eksplodigis sin ĉe la metrostacio. 9 homoj (sen konsideri la kamikazinon kaj ŝian helpanton) pereis, 50 estis vunditaj[1]. La respondecon pri tiu kaj pliaj antaŭaj teroraj agoj prenis al si Ŝamil Basajev[2]. La evento konsideriĝas antaŭevento de la terorisma atako en Beslano en septembro 2004.
De tie ekzistas transirejo al: