En geometrio, la rektigitotranĉita 4-hiperkubo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigitotranĉo de la regula 4-hiperkubo.
La 8 grandaj rombokub-okedroj estas kunigitaj al unu la alia per iliaj oklateraj edroj, en ordigo respektiva al la 8 kubaj ĉeloj de la 4-hiperkubo. Ili estas kunigitaj kun la 16 senpintigitaj kvaredroj tra iliaj seslateraj edroj, kaj iliaj kvadrataj edroj estas kunigitaj kun la kvadrataj edroj de la 32 triangulaj prismoj. La triangulaj edroj de la triangulaj prismoj estas kunigitaj kun la senpintigitaj kvaredroj.
La senpintigitaj kvaredroj respektivas al la 4-hiperkubaj verticoj, kaj la triangulaj prismoj respektivas al la 4-hiperkubaj randoj.
En la granda rombokub-okedra unua paralela projekcio en 3 dimensiojn la ĉeloj de la rektigitotranĉita 4-hiperkubo kuŝas jene:
Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj en projekcio estas simila al tiu de la laterotranĉita 4-hiperkubo.