La Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Rheinland-Pfalz, malpli longe Esperanto Rheinland-Pfalz aŭ ankoraŭ malpli longe Esperanto RLP respektive kun ligostreko Esperanto-RLP) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
Laŭ la geografia situo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, la organizaĵo Esperanto RLP aparte intense kunlaboras kun la najbaraj Esperanto-asocioj en Sarlando, Luksemburgio kaj Valonio. La esperantistoj el la norda distrikto Ahrweiler (aparte en la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler) ankaŭ havas proksiman kunlaboron kun kiuj el la pleja sudo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, do aparte en la urbo Bonn kaj la distrikto Rhein-Sieg, kaj tiuj el la urbo Ludwigshafen kun la proksimaj esperantistoj el la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo, aparte en la urboj Mannheim kaj Heidelberg.
Pro malpermeso de Esperanto-agado en la nazia epoko ne ekzistis iuj oficialaj Esperanto-asocioj en Germanio inter 1936 kaj 1945.
La demando pri limoj de la novkonstruendaj subŝtatoj de la postmilita Federacia Respubliko Germanio estis aparte ne-klara en la sudokcidento, kaj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo nur fine deciditaj en la 1970-aj jaroj. [1]
La esperantistoj nek povis nek volis atendi, ĝis tiaj debatoj estis finitaj kaj restarigis la antaŭajn Esperanto-ligojn. En 1947 restariĝis SOGELO (Sud-Okcidenta Germana Esperanto-Ligo), kiu ampleksis la regionon Palatinato de (hodiaŭa) Rejnlando-Palatinato kaj la regionon Badeno, post ekesto de la federacia lando Baden-Virtembergo ĝian tutan teritorion. Sed tiu strukturo ne plu estis taŭga post kiam la federacia lando Rejnlando-Palatinato estis fiksita en sia hodiaŭa formo per la lasta plebiscito en 1975. Sekve do fondiĝis apartaj Esperanto-asocioj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo.
Laŭ la periodo 2011 ĝis 2013, la estraro de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo konsistis el
Inter 2013 kaj 2015 kaj same inter 2015 kaj 2017 temas pri
En oktobro 2021 estis nove elektita prezidantino
Gundega van Raden, nun 75-jara, ĝis sia pensiiĝo estis instruistino pri lingvoj en Wittlich kaj poste ankoraŭ plurajn jarojn aktivis kiel lingva docentino kaj administrantino de la loka popolaltlernejo (germane mallongigata VHS) en Wittlich pri vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Krome ŝi ekde 1990 en sia hejmurbo honorofice instruis/instruas la germanan lingvon al infanoj fuĝintaj al Germanio.[3]
Je la 17a septembro 2022:
La junularo de la ligo nomiĝas Esperanto-Junularo Rejnlando-Palatinato respektive germane Esperanto-Jugend Rheinland-Pfalz, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo. Kune kun la landaj sekcioj de GEJ en Hesio kaj en Sarlando ĝi havas apartan dissendoliston en la retejo yahoo.