Ramstein-Miesenbach - prononco [ramŝtajn-MI:znbaĥ] - estas urba komunumo en Germanio, konsistanta kompreneble el la du historie sendependaj loĝlokoj Ramstein kaj Miesenbach. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia landoRejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8 250 loĝantojn. Laŭ la nombro de loĝantoj Landstuhl estas la dua plej granda komunumo de la distrikto, post la tuj sude najbara urbo Landstuhl, kies impresa mezepoka burbo ankaŭ bone videblas en Ramstein-Miesenbach.