Landstuhl - prononco [LANTŝtu:l] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia landoRejnlando-Palatinato, proksimume 14 kilometrojn okcidente de la urbo Kaiserslautern, kaj tuj sude de la najbara komunumo Ramstein-Miesenbach kie situas grava NATO-bazo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8 336 loĝantojn. Laŭ la nombro de loĝantoj Landstuhl estas la plej granda komunumo de la distrikto, antaŭ la najbara Ramstein-Miesenbach.