Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Margalef kaj la patrinonomo estas Lopez
Ramon MARGALEF i López (naskiĝis la 16-an de majo 1919 (nun 1919-05-16) en Barcelono, mortis la 23-an de majo 2004 en Barcelono) estis kataluna biologo. Li estis emerita Profesoro de ekologio de la Fakultato de Biologio de la Universitato de Barcelono. Margalef, unu el la plej elstaraj sciencitoj kiujn Hispanio produktis,[1][2][3] laboris en la Instituto de Aplikata Biologio (1946–1951), kaj en la Fiŝeja Esplor-Instituto, kiun li direktis en 1966-1967. Li kreis la Departementon de Ekologio de la Universitato de Barcelono, kie li trejnis grandan nombron da ekologiistoj, limnologoj kaj oceanografoj. En 1967 li fariĝis la unua profesoro de ekologio de Hispanio.
Mallongigo
La norma aŭtora mallongigo Margalef estas uzata por indiki tiun individuon kiel la aŭtoron dum citado de botanika nomo.[4]
Verkoj
Artikoloj
- Margalef, Ramon (1960). “Ideas for a synthetic approach to the ecology of running waters”, Int. Rev. ges. Hydrobiol. (45), p. 133–153.
- Margalef, Ramon (1963). “On certain unifying principles in ecology”, Am. Nat. (97), p. 357–374.
- Margalef, Ramon (1978). “Life-forms of phytoplankton as survival alternatives in an unstable environment”, Oceanol. Acta (1), p. 493–509.
Libroj
- Margalef, Ramon. (1962) Comunidades naturales. Instituto de Biología Marina de la Universidad de Puerto Rico. Mayagüez.
- Margalef, Ramon. (1968) Perspectives in ecological theory. University of Chicago Press.
- Margalef, Ramon. (1974) Ecología. Barcelono: Omega.
- Margalef, Ramon; Planas M.D., Armengol J., Vidal A., Prat N., Guisset A., Toja J., Estrada M.. (1976) Limnología de los embalses españoles. Madrido: Dirección General de Obras Hidraúlicas.
- Margalef, Ramon. (1980) La biosfera: entre la termodinámica y el juego. Barcelono: Omega.
- Margalef, Ramon. (1983) Limnología. Barcelono: Omega.
- Margalef, Ramon. (1992) Planeta azul, planeta verde. Barcelono: Prensa Científica SA.
- Margalef, Ramon. (1994) Limnology now: a paradigm of planetary problems. Amsterdamo: Elsevier.
- Margalef, Ramon. (1997) Our biosphere. Oldendorf: Ecology Institute.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ramon Margalef en la angla Vikipedio.