Péter Kőszeghy [kOsegi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kőszeghy Péter estas hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Péter Kőszeghy[1] naskiĝis la 26-an de septembro 1951 (nun 1951-09-26) en Budapeŝto.
Péter Kőszeghy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1974, plian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Post la dua diplomo li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, inter 1981-1984 li havis statuson en universitato en Hanojo. Hejmenveninta li laboris en akademia literatura instituto, sed interrompe li instruis en Hungara Belarta Universitato (1985-1998), eĉ li estis katedrestro (1991-1995). En 1991 li fondis eldonejon. Li edziĝis en 1981, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1985 kaj 1992. Li ricevis 4 premiojn en la 2010-aj jaroj.