Péter Kiszl [kisl], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiszl Péter estas hungara bibliotekisto, altlerneja instruisto.
Péter Kiszl[1] naskiĝis la 31-an de julio 1978 (nun 1978-07-31) en Paks.
Biografio
Péter Kiszl maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1996, poste li akiris bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2001, ekonomian diplomon en Altlernejo de Szolnok en 2002. Li estis asistanto en la Universitato Loránd Eötvös ekde 2001, lektoro ekde 2005, ekde 2011 docento, katedrestro ekde 2012, profesoro ekde 2023. Intertempe en 2004 li akiris sciencan gradon Ph.D., lia habilitiĝo okazis en 2010. Li havis ankaŭ entreprenon pri ŝipado sur Danubo, pri tio li akiris licencon.
Elektitaj libroj
- Üzleti információ, céginformáció és a könyvtárak. (2005)
- Hálózati révkalauz. Magyarországi hajózási információforrások az interneten. (2010)
- E-könyvészet. A digitális könyvkultúra alapvonásai. (kunredaktoro, 2013)
- Magyar irodalom a világhálón. Szabadon elérhető magyar nyelvű szöveggyűjtemények (kunredaktoro, 2018)
Fontoj
Referencoj