Kirko Terezo el Lisieux estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákoshegy.
Komence Rákoshegy eklezie apartenis al Rákoskeresztúr, sed vintre okazis mesoj en la infanĝardeno, somere subĉiele. La preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj. La katolikoj en 1941 eklezie sendependiĝis de Rákoskeresztúr. En 1948 ĝi ricevis la statuson paroĥo. En 1974 la interna parto estis trakonstruita, post 5 jaroj plena pentrado okazis. En 1997 la fasado renoviĝis.
La konstruaĵo situas sola. Antaŭ la fasado estas videbla skulptaĵo pri Kristo falas kun la kruco fare de Zsigmond Kisfaludi Strobl. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, antaŭe estas ŝtuparo. Plej supre la turo altiĝas. Inter la turo kaj la enirejo en niĉo skulptaĵo estas videbla. Interne ĉe la altaro troviĝas 2 reliefoj kaj skulptaĵo pri Tereza de Lisieux.
Kermeso okazas en la unua dimanĉo de oktobro.