En 1805 estis konstruita la unua katolika kirko de Adony, sed la paroĥo estis fondita nur en 1848. Pli frue la katolikoj eklezie apartenis al Adony, ekde 1752 al Dunapentele. La kapelo estis konstruita en 1935. La kirko estis malkonstruita en 1969 kaj pli nova estis konstruita inter 1970-1972. La sakristio bruliĝis en 2022.
Konstruaĵo
La malalta konstruaĵo situas en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo havas pluvŝirmilon. La plej supre tureto kun piramida turpinto estas videbla, sed ĉe la absida flanko. La navo havas dekstre 5 fenestrojn, maldekstre sakristion.