Preĝejo de episkopo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Rábaszentmiklós.
La rotondo estis konstruita supozeble inter 1060-1070. Ŝajnas, en la 13-a jarcento oni alkonstruis 3 lobojn, sekve la kirko formis kvar rondofoliojn. En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj, la rotondo iom kadukiĝis. En 1701 novaj loĝantoj alvenis, kiuj renovigis la preĝejon. En la 18-a jarcento oni malkonstruis unun el la loboj kaj oni konstruis turon, krome oni konstruis ŝtuparon al la galerio. En 2000 oni malkonstruis la ŝtuparon.
La preĝejo situas sola laŭ strato en mezo de malgranda parko. Interne en la 18-a jarcento oni pentris freskon pri Sankta Nikolao inter pentraĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). En la 19-a jarcento oni kovris la freskojn kaj oni surpentris pli novan bildon pri Sankta Nikolao.