La preĝejo Sankta Nikolao estas la sola romkatolika historia monumento en vilaĝo Mátraballa (Hungario).
Dum la mezepoko tiu ĉi vilaĝo havis kirkon, kiu detruiĝis dum dominado de turkoj. Ĝi estis plene renovigita en 1746. Trakonstruo okazis laŭ baroko supozeble en 1757, samtempe 2 altaroj kaj predikejo estis farita. Pluraj laboroj okazis en 1770. La orgeno estis farita en 1911. La preĝejo renoviĝis en 1964.
La kirko situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo kaj estas ĉirkaŭita per ŝtonmuro. En la simetria fasado meze la kvadrata turo plene reliefas. Antaŭ la turo estas videbla portiko kun du kolonoj. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en rektangula, malpli alta kaj larĝa absido, ol la navo. La absido havas 3 apogpilierojn. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navofino.
Kermeso okazas en la 6-an de decembro aŭ en la unua dimanĉo en decembro.