La franciskana monaĥejo kun preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Nyíregyháza. Laŭ fontoj la preĝejo ofte estas kapelo.
La franciskana monaĥejo kun preĝejo (aŭ kapelo) estis konsekrita en 1938. En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, la monaĥejo iĝis ŝtata posedo. Depost fino de la socialismo la eklezio reaĉetis ĝin kaj poste interne loĝas emeritaj pastroj. La preĝejo daŭre funkcias.
La monaĥejo situas ĉe stratangulo kaj formas ĉefe L-majusklon. En proksimeco de la stratangulo estas videbla firstotureto. La monaĥejo estas unuetaĝa, sed ĉe la enirejo estas duetaĝa domego, iom apartigita de la monaĥejo. En la korto estas skulptaĵo pri Antonio de Padovo. En la preĝejo la altara bildo prezentas Kriston kun Sankta Francisko el Asizo.