Preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Nemesgulács.
En tiu vilaĝo jam dum la mezepoko funkciis preĝejo, kiu dum erao de la turkoj ruiniĝis. En 1725 oni renovigis ĝin. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1845 kaj 1850, sed la turo pretiĝis nur en 1853. La orgeno estis farita en 1886. En la korto oni kreis la unuan monumenton pri József Mindszenty en 1989.
La konstruaĵo situas sola en korto sur monteto. En mezo de la fasado malsupre situas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo kun bulba pinto altiĝas. La sanktejo estas plurangula. Sur la ekstera muro memortabuloj pri la mondomilitoj estas videblaj.
Kermeso okazas en la 13-an de junio.