Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőfalva)

Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Mezőfalva
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Mezőfalva
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőfalva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Dunaújváros
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Pázmándi
Konstrustilo novklasikismo
Konstruado 19371938
Specifo
Enhaveco 240 sidloko
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőfalva) (Hungario)
Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőfalva) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
Adreso 2422 Mezőfalva, Kinizsi u. 34.
vdr

La paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika konstruaĵo en grandvilaĝo Mezőfalva (Hungario).

Historio

Laŭ eklezia dokumento en la areo en 1417 estis konsekrita kirko sub patroneco Dipatrino, sed poste ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. Baldaŭ la areo estis farmbieno de cistercianoj. Didomo estis konstruita en 1787. En la sekva jaro ankaŭ la paroĥo estis establita, ekde tiam ekzistas la matrikulo. Komence franciskanoj el Dunaföldvár, ekde 1784 cistercianoj el Előszállás, ekde 1787 cistercianoj el Nagyvenyim faris la necesajn ekleziajn servojn. La sismo en 1911 kaŭzis damaĝojn. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita en la jaroj 1937 kaj 1938. La orgeno estis kreita en 1939, la unua sonorilo estis farita en 1795, la dua en 1925.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto, sed la dekstra navoflanko rekte tuŝas la trotuaron. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo maldekstre malreliefas. La turpinto estas bulboforma. La fasado havas ornaman enirejon, pli supre statuo estas videbla. La absido estas kvarlatera, pli malalta kaj pli mallarĝa, ol la navo. supozeble sakristio aliĝas maldekstre al la absido. La muroj ne estas pentritaj.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj

Statuo Dipatrino super la enirejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!