Laŭ dokumento Lepsény jam havis paroĥon en 1332. Dum dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj. En 1772 la paroĥo estis refondita, ekde tiam la matrikulaj enskriboj ekzistas. La kirko videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1902 helpe de la loka grafa familio Nádasdy [nAdaŝdi]. La unua sonorilo estis farita en 1922, la ceteraj du en 1962.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La plena konstruaĵo havas apogpilierojn. Sakristio aliĝas al la plurlatera absido.