Pro la nefarita Internacia ekspozicio en 1996 oni decidis konstrui kirkon, kiu estus estinta pavilono-kirko de la ekspozicio. La konstruadon apogis eĉ Vatikano. KardinaloLászló Paskai en 1995 faris simbole la unuan paŝon de la konstruado. En la sekva jaro li jam konsekris la preĝejon. En 2001 la kirko ricevis la rangon paroĥa kirko. Ĝi estas spirita centro por la proksimaj universitataj studentoj.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas en korto. Ankaŭ monumento pri Kristo estas videbla en la korto. La konstruaĵo mem estas moderna. La ĉefa parto estas kupolo sur la teretaĝo. Estis konstruita ankaŭ keloj, kie estas aĉeteblaj lokoj por urnoj.