Port Saido, (arabe بور سعيد) estas metropolo, signifa havenurbo de Egiptio, sidejo de la samnoma Provinco Port Said.
Situo
Port Saido situas laŭ Mediteranea Maro ĉe komenco de Sueza Kanalo. La duobla urbo de Port Saido estas Port Fuad, kiu kuŝas sur la orienta flanko de la kanalo. Inter ili pramoj trafikas tre ofte kaj senpage.
Port Saido iĝis grava haveno pro konstruado de kanalo inter 1859-1869.
Klimato
Port Saido havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 13 mm. Inter majo-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 18-25 °C.
Vidu ankaŭ