Port Authority Trans-Hudson (mallonge PATH) estas metroa reto kiu ligas la kantonon Manhatano de Novjorko al najbaraj urboj en la ŝtato Nov-Ĵerzejo kiel ekzemple Jersey City, Hoboken, Harrison kaj Newark kie troviĝas la Internacia Flughaveno Libereco de Newark. Funkciigata de "Port Authority of New York and New Jersey" (PANYNJ), ĝi estas unu el la solaj metrooj en la mondo kiu funkcias 24 horojn tage. Kvankam kelkaj stacioj de PATH ebligas konekton kun stacioj sur la retoj de Metroo de Novjorko, Newark kaj Hudson Bergen (Jersey City), ilia administrado estas sendependa.