La Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (en araba: الجبهة الشعبية لتحرير فلسطين, latinigite: al-Jabhah al-Sha`biyyah li-Taḥrīr Filasṭīn, PFLP) estas nereligia PalestinaMarksisma–Leninisma kaj revolucia socialisma organizaĵo fondita en 1967 de George Habaŝ. Ĝi estis la dua plej granda el la grupoj kiuj formas la ombrelorganizaĵon de Organizaĵo por Liberigo de Palestino (nome OLP, fondita en 1964), el kiuj la plej granda estas Fatah (fondita en 1959).
Ahmad Sa'adat estis Ĝenerala Sekretario de la PFLP ekde 2001. Li estis kondamnita en Decembro 2006 al 30 jaroj en israela prizono. Ŭadi Hadad estis estro de la armita branĉo de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Li estis responsa pri la organizado de kelkaj kaptoj de civilaj aviadiloj en apogo de la Palestina restarigo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La PFLP nuntempe konsideras kaj la registaron de Fatah en Cisjordanio kaj de Hamas en la Gazaa Sektoro eksterleĝaj ĉar balotadoj al la Palestina aŭtonomio ne okazis ekde 2006.[1] Ĝis 2015, la PFLP bojkotis partoprenon en la Plenumkomitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino[2][3][4] kaj en la Palestina Nacia Konsilio.[5]
La PFLP ĝenerale adoptis duran linion por la Palestinaj naciaj aspiroj, opozicie al la pli moderaj sintenoj de Fatah. Ĝi ne agnoskas la ŝtaton de Israelo, opozicias al negocado kun la israela registaro, kaj favoras la unuŝtatan solvon por la Israel–Palestina konflikto. La milita branĉo de la PFLP estas nomita Brigadoj Abu Ali Mustafa. La PFLP estas bone konata pro pionirado de armitaj aviadil-kaptoj fine de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj.[6] Laŭ membro de la Politburoo de la PFLP[7] kaj iama aviadil-kaptisto Laila Ĥalid, la PFLP ne konsideras memortigan bombadon kiel formo de rezistado al la okupacio aŭ kiel strategia agado aŭ politiko kaj ne faras tiajn atakojn. La PFLP tamen estis deklarita terorisma organizaĵo fare de Usono,[8]Japanio,[9]Kanado,[10]Australia[11] kaj la Eŭropa Unio.[12]
Ekde sia fondo la PFLP serĉis apogon kaj de superpotencoj kaj de regionaj patronoj, frue disvolvigante ligilojn kun Sovetunio, Ĉinio, Nord-Koreio[13] kaj, kelkajn fojojn, kun regionaj povoj kiel Sirio, Suda Jemeno, Libio kaj Irako, same kiel kun maldekstraj grupoj de la tuta mondo, kiel la PKK, FARC kaj la Japana Ruĝa Armeo. Kiam tiu subteno malpliiĝis aŭ haltis, fine de la 1980-aj kaj dum la 1990-aj jaroj, la PFLP serĉis novajn aliancanojn kaj disvolvis kontaktojn kun islamismaj grupoj foje ligitaj al Irano, spite la fortan aliron al laikeco kaj antiklerikalismo de la PFLP. La rilato inter la PFLP kaj la Islama Respubliko Irano estis fluktuinta - ĝi plifortiĝis rezulte de la fakto ke Hamas apartiĝis el Irano pro diferenco en pozicioj pri la Siria Enlanda Milito. Irano premiis la PFLP pro sia pro-Assad sinteno per pliigo de la financa kaj milita helpo.[14] La PFLP estis akuzita de Israelo pro supozita devojigo de eŭropa humanitara helpo el Palestinaj NROj al si mem.[15]