Politikaj partioj reprezentataj en la Federacia Asembleo (Sigloj germanlingvaj/franclingvaj. Fortoj de la partioj en %, 2011)
• Burĝ-Demokrata Partio (BDP/PBD 5,4 %) : burĝa, ekonomiliberala, konservativa, dekstre de la mezo • Evangelia Popolpartio (EVP 2,0 %) : evangelia, valorkonservativa, ekologiema, mezo • Kristandemokrata Popolpartio (CVP/PDC 12,3 %) : kristandemokrata, burĝa, vasta spektro de iom maldekstre de la mezo ĝis klare dekstra • Kristansociala Partio (CSP 0,3 %) : kristandemokrata, mezo (Kantono Obwalden) • La Liberaluloj (FDP/PLR 15,1 %) : burĝa, ekonomiliberala, sociliberala, dekstre de la mezo (iama Radikal-Demokrata Partio de Svislando) • Ligo de la Tiĉinanoj (Lega 0,8 %) : izolisma, konservativa, forte dekstra (Kantono Tiĉino) • Movado de Romandaj/Ĝenevaj Civitanoj (MCR/MCG 0,4 %) : protestpartio, populisma, kontraŭ limregionaj pendolantoj (signifa nur en la Kantono Ĝenevo) • Socialisma Partio de Svislando (SPS/PSS 18,7 %) : socialdemokrata, por forta sociala ŝtato, ekologiema, sociliberala, maldekstra • Svisa Popolpartio (SVP/UDC 26,6 %) : dekstre popolisma, nacikonservativa, parte ekonomiliberala, izolisma • Verda Partio de Svislando (GPS/PES 8,4 %) : ekologia, pacisma, feminisma, sociliberala, maldekstra • Verdliberala Partio de Svislando (GLP/PVL 5,4 %) : ekologia, ekonomiliberala, sociliberala, mezo