La ĉefa kaŭzo de la unio estis minaco flanke de agreso de Grandprinclando Moskvo, la armee ekspansiema Ordeno de germanaj kavaliroj kaj tio, ke Ludoviko la Hungara ne havis viran idon. Ludoviko volis transdoni la potencon al sia filino - Jadviga, sed laŭ pola tradicio virino ne rajtis esti surtronigita. En 1374 Ludoviko eldonis la privilegion de Košice, laŭ kiu la pola reĝo ne rajtis fari novan imposton al la nobelaro. Por la privilegio, nobelaro konsentis surtronigi Jadviga'n en 1384. Kiam ŝi geedziĝis kun Jogaila, la grandduko de Litovio, tiu transprenis la polan kronon kaj alprenis la polan reĝan nomon Ladislao la 2-a, dum lia kuzo Vytautas transprenis la kronon de la grandduko de Litovio. Kaj Jogaila kaj Vytautas en la traktato pri la Kreva Unio1385 interkonsentis pri konstanta alianciĝo inter Pollando kaj Litovio, kaj tiu kuniĝo restis ĝis 1795.
Laŭ Oskar Halecki ĉefa premiso por la unio kaj federacio estis evito de armita konfronto de la ambaŭ ŝtatoj sur teritorioj de eksansiema Rusa carlando. La Lublina unio por kelkaj jarcentoj difinis ĉefajn direktojn de la komuna politiko. La pola historiozofo Jan Matejko pentris ĝin okaze de la 350-a datreveno.