Pohádka

Pohádka
germane Christlhof
solejo
Domo en Pohádka
Oficiala nomo: Pohádka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Čachrov
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Domoj 1 2011
Situo Pohádka
 - alteco 795 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 52″ N 13° 15′ 26″ O / 49.26444 °N, 13.25722 °O / 49.26444; 13.25722 (mapo)
Katastro 42,02 km² (4 202 ha) Javorná na Šumavě
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 339 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pohádka (Čachrov)
Portalo pri Ĉeĥio

Pohádka (germane Christlhof) (laŭvorta traduko de Pohádka estas Fabelo) estas solejo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Čachrov en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas en Šumava cismontaro.

Pohádka situas en katastra teritorio Javorná na Šumavě kun areo 42,02 km².

Historio

Bieneto Christlhof apartenis ekde la 16-a jarcento al la germana familio Pangerlidoj. Tiam ĉi tie situis tri bienoj, el kiuj konserviĝis sole unu.[1] Al la loko ligas mito, ke Christlhof ĉe kun la posedantoj antaŭ sia morto malbenis virino, kiu estis kulpigita pro sorĉado kaj linĉita. Homoj kulpigis ŝin pro tio, ke ŝi kaŭzis incendion de la proksima Strážov, kiam la 12-an de majo 1828 kuŝis du trionoj de la urbo per cindro. Ekde tiu ĉi evento devis trafi la familion malpezaj tempoj. Unu el la filoj de Pangerlidoj estis en Pohádka pafmortigita mallongtempe post lia reveno el batalfronto fine de la dua mondmilito. La familio Pangerlidoj ĉi tie vivis ĝis la jaro 1947. Poste ili estis enkadre de Dekretoj de Beneš forpelitaj el Pohádka.[2] Sekve en la bieno alterniĝis kelke da luigitoj, sed neniu ĉi tie tro longe ne eltenis. Onidire ĉi tie homoj havis premsonĝojn.[1] Unu familion trafis tragika fino, kiam virino en konfuzo de la sentoj forkuris el la bieno komune kun la infanoj en arbaron kaj ŝia edzo pendumis sin rekte en la domo. Plua luigantino rapide forloĝiĝis pro malbonaj antaŭsentoj kaj premsonĝoj, pro kiuj ŝi ne povis dormi. Pri la loko tradicias diversaj popolaj mitoj, ekz. pri tio, ke kiu tranoktos en Pohádka trans noktomezo, tiu mortos ĝis unu jaro.[2]

La lasta, kiu loĝis en la bieno, estis Ivan Roubal, kiu luigis la solejon sen elektro en la jaro 1991. Li planis ĉi tie bredi cervojn, por kio li ne akiris permesilon, tial li komencis bredi ĉi tie pendventrajn porkojn, kortbirdaron kaj du malgrandajn ĉevaletojn. Roubal estis pli poste kulpigita pro krimado de kvin murdoj kaj plua punagado kaj kondamnita al ĝismorta puno. Li devis krimi kelkajn murdojn rekte en Pohádka, sed la spurojn inkluzive de korpoj oni ĉi tie neniam trovis. Roubal devis agnoski al sia filo, ke li ellogis siajn viktimojn al Pohádka, kie li mortigis ilin kaj iliajn korpojn li igis manĝi al siaj porkoj. Sed la filo de Roubal antaŭ la juĝo neis tion.[3]

Vico da homoj indikis, ke dum vizito de la bieno malsukcesas iliaj poŝtelefonoj aŭ elŝargiĝas baterioj en brakhorloĝoj. En la pasinteco eĉ spite al tio troviĝis vico da aventuremuloj, kiuj decidiĝis tranokti en la bieno.[1] La bieno estas longtempe forlasita kaj neglektita.

En kulturo

Pri la bieno Pohádka estiĝis la tuta serio de videoj kaj raportadoj. Estis dediĉita al ĝi ekz. epizodo de programo Malaperinta Šumava sur stream.cz.[4] La bieno estas menciita en dokumento de Ĉeĥa televido Legendoj de kriminalistiko en epizodo dediĉita al Ivan Roubal.[5]

Pluaj fotoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Bieno Pohádka - la loko de perfortaj krimoj kaj misteroj. ČT. Alirita 2021-12-20 .
  2. 2,0 2,1 Kučera, Jakub. La plej hororiga bieno en Bohemio: La malbenita bieno Pohádka estis hejmo de amasmurdisto Ivan Roubal. Alirita 2021-12-20 .
  3. Bredisto de porkoj kaj bestia murdisto. Antaŭ dudek jaroj estis kondamnita Ivan Roubal. novinky.cz. Alirita 2021-12-21 .
  4. Vražedná pohádka. Alirita 2021-12-20 .
  5. Roubal. Česká televize. Alirita 2021-12-21 .

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!