Šumava cismontaro (ĉeĥe Šumavské podhůří) estas geomorfologia tutaĵo sur nordorienta rando de Šumava montaro. Ĝi etendiĝas sur areo 2407 km² (ĝi estas tiel pli ampleksa ol la ĉeĥa parto de la propra Šumava) kaj ĝi havas mezproksiman supermaran altecon 634 m. Sur okcidento kaj sur sudo ĝi najbaras kun Šumava, sur nordo kun Ŝvihova montetaro kaj Blatna montetaro, sur oriento kun Ĉeskobudejovica baseno kaj Novohrada cismontaro. Ĝi havas karekteron de membrigita altaĵaro orogeneze-rompa deveno kun karakteriza modelado de selekta erozio kaj denudado. Sudoriente ĝi estas kreatas de larĝaj kaj rondaj strukturaj montodorsoj en direkto nordokcidento-sudoriento. Perpendikulare al ili trafluas ĉefaj fluantoj de la cismontaro Otava, Volyňka, Blanice kaj Vultavo kaj ili kreas profundajn preskaŭ kanjonajn valojn.