Pierre Jansen, naskonome Pierre Georges Cornil Jansen (naskiĝis la 28-an de februaro 1930(nun 1930-02-28) en Roubaix[1], mortis la 13-an de aŭgusto 2015 en Ardèche[2], estis franca komponisto de filmmuziko.
Pierre Jansen estis lernanto de Reĝa Konservatorio de Bruselo kaj vizitis kursojn de Olivier Messiaen.
Formita al avangarda muziko, li dediĉis sin ekde la 1960-aj jaroj al filmmuzikoj kaj lia renkontiĝo kun Claude Chabrol estis « determina kaj neatendita », laŭ terminoj de Pierre Jansen. « Mi renkontis fraton en muziko », siaflanke diris Claude Chabrol.
Ilia kunlaborado komenciĝis per filmo Les bonnes femmes (1960) kaj daŭris per trideko da verkoj, el kiuj Landru (1963), Que la bête meure (1969), Le Boucher (1970) kaj Violette Nozière (1978).
Paralele, Pierre Jansen laboris kun aliaj reĝisoroj kiaj Pierre Schoendoerffer (La 317e Section, 1965), Claude Goretta (La dentellière, 1977) kaj Francis Girod (L'État sauvage, 1978). Li estis aŭtoro de cento da filmmuzikoj.
Ekde la 1980-aj jaroj, li ĉefe dediĉis sin al komponado de muzikoj por koncerto.
Filmmuzikoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj