Philip STEIN (naskiĝinta en 1991 je Fritzlar) estas germana eldonisto kaj dekstrisma aktivulo.
Vivo
Stein studis historion, filozofion kaj germanistikon ĉe la universitato de Marburg; tie li aniĝis ĉe la studenta korporacio Marburger Burschenschaft Germania[1] Studojn siajn li ne finis.[2] Inter 2017 kaj 2020 estis Stein gazetara porparolanto por la korporacia ligo Deutsche Burschenschaft (DB).[3] Kune kun la publicisto Felix Menzel li publikigis en ties eldonejo "Blaue Narzisse" en la 2013-a jaro la verkon Junges Europa: Szenarien des Umbruchs. En 2015 Stein ekestris la kampanjan projekton Ein Prozent für unser Land.[4]
Ekde 2016 li posedas en Dresdeno la eldonejon Jungeuropa.[5]
Stein, kiu mem fieras pri ekstremismo sia,[6] regule prezentas sin en kunteksto de novdekstrismo. Ekz. en aprilo 2016 parolante ĉe kunveno de aŭtoroj kun legantoj de la magazino "Umwelt & Aktiv" en Guthmannshausen[7] aŭ en 2017 okaze de kongreso de junularorganizo de "CasaPound" en Romo.[8] En aŭgusto 2018 videblis Stein okaze de internacia okazigo de Identisma movado en Dresdeno.[9] Laŭ invito de la bundestag-ano Frank Pasemann prelegis Stein en julio 2018 en ĉambroj de la germana parlamento pri la temo Linke Förderstrukturen und der neue Kampf gegen Rechts.[10]
Verkoj (elekto)
- kun Felix Menzel: Junges Europa. Szenarien des Umbruchs Eldonis Verein Journalismus und Jugendkultur Chemnitz e.V., Chemnitz 2013, ISBN 978-3-944901-01-5.
- antaŭparolo por Henri Massis, Robert Brasillach: Die Kadetten des Alcázar, Jungeuropa Verlag, Dresden 2017, ISBN 978-3-9817828-0-6.
- antaŭparolo por Alain de Benoist, Diego Fusaro, Benedikt Kaiser: Marx von rechts (= Theorie; 2), Jungeuropa Verlag, Dresden 2018, ISBN 978-3-9817828-6-8.
- enkondukaj vortoj por Mykola Sziborskyj: Natiokratie, Jungeuropa Verlag, Dresden 2020, ISBN 978-3-948145-05-7.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Martín Steinhagen: "Marburger Burschenschaft – Radikalisierung befürchtet"] - ĉe: Frankfurter Rundschau, 30.1.2015.
- ↑ Sammy Khamis: "Herd. Heimat. Hass. Über die Verlockungen rechten Denkens (3/4) – In Rechter Gesellschaft" - ĉe: DLF, 21.4.2018
- ↑ Daniel Erk: "Die Bundesbrüder." Ĉe: Zeit Campus, 9.3.2017.
- ↑ "Ein Prozent für unser Land“ – NGO der Neuen Rechten" - ĉe: Belltower News, 21.4.2018
- ↑ Andreas Speit: "Alles nur ein Spaß." - ĉe: taz.de, 22.10.2021
- ↑ Matti Hartmann kaj Niels Heidemann: "Rechter Jungeuropa-Verlag: Wer steckt dahinter?" - ĉe: t-online.de, 21.10.2021
- ↑ Andreas Speit: "AfD und Identitäre Bewegung" - ĉe: taz.de, 17.10.2016
- ↑ Matthias Kamann kaj Annelie Naumann: "AfD lädt völkischen Strategen in den Bundestag ein" - ĉe: Die Welt, 4.7.2018
- ↑ "Im Liveticker: Identitärentreffen und Gegenproteste in Dresden" - ĉe: Leipziger Volkszeitung, 27.8.2019
- ↑ Malene Gürgen: "Rechter Besuch im Bundestag". Ĉe: taz.de, 4.7.2018