Peter Michael FALK (naskiĝis la 16-an de septembro 1927 en Novjorko, mortis la 23-an de junio 2011 en Beverly Hills) estis usona aktoro. Li estas pranepo de Falk Miksa [falk mikŝa], liberala iama hungara ĉefredaktoro de la germanlingva gazeto Pester Lloyd, eldonita en Hungario.
Sian aktoran karieron li komencis en la 1950-aj jaroj, per prezentaĵoj en teatro kaj televido. Mondfamon li gajnis per sia ĉefrolo en la televidserio Columbo, kaj kvankam li intertempe en aro da aliaj filmoj aperis, la publiko ligas lian nomon ĉefe kun la personeco de la detektivo Columbo.
Filmaro