Li naskiĝis el familio de juristoj, devenanta de Berga, kaj li fariĝis doktoro pri eklezia kaj civila juro. Nomumita episkopo de La Seu d'Urgell (1612), li komencis sian publikan vivon kiel defendanto de ekleziaj prebendoj. En julio 1638, antaŭ la malboniĝo de la politika situacio, li estis elektita prezidanto de la Generalitato por la periodo 1638-1641 (lia frato Francesc estis elektita dua konsilisto tiun saman jaron).
En la komenco de sia mandato, li faris interkonsenton kun la municipo de Barcelono; li baldaŭ alfrontis la reĝajn aŭtoritatojn sekve al la detruo de Palafrugell (julio 1638) fare de la tercios de la reĝo, kaj sekve de akuzoj de kontrabando lanĉitaj kontraŭ la Generalitato. La krizo pliiĝis, dum printempo 1639, per la franca invado de Rusiljono kaj la rezigno de Salses. Ĝi kulminis per la enkarcerigo de la militista deputito Francesc de Tamarit. La juĝisto de la apostola brevo enketis pri la konduto de Claris, akuzita de interveno dum perturboj kontraŭ soldatoj, sed li ne povis kondamni lin pro manko de pruvoj. La graveco de la postaj incidentoj —morto de Joan Miquel Mont-rodon en Santa Coloma de Farners, incendio de la preĝejo de Riudarenes kaj la eniro en Barcelonon de kelk-ducent kamparanoj (la 22-an de majo1640) por liberigi la deputiton Francesc de Tamarit- kulminis per la "Corpus de Sang" (7-a de junio1640), kiam la eniro en Barcelonon de kelk-400 aŭ 500 ribelaj falĉistoj provokis la morton de la vic-reĝo Grafo de Santa Coloma. tiuj eventoj provokis la definitivan ĉeson de rilatoj inter la Generalitato kaj la registaro de Gaspar de Guzmán, Grafo-Duko de Olivares.
La minacanta kastila invado devigis Pau Claris-on serĉi militan helpon de Francio: la konversacioj komencitaj de lia nevo Francesc Vilaplana finiĝis per la subskribo en Barcelono (la 12-an de decembro1640) de pakto de milita helpo kaj, sinsekve (la 16-an de januaro1641), per la proklamo de la Kataluna Respubliko sub protekto de Francio. Tamen, La vivo de la Kataluna Respubliko estis mallongadaŭra: antaŭ la minacanta danĝero de sieĝo de Barcelono fare de la armeo de Markizo de Los Vélez, Pau Claris, nome de la Princlando, devis agnoski la reĝon de Francio Ludoviko la 13-a kiel Grafon de Barcelono. La franca-kataluna armeo tute dispelis la kastilajn trupojn en la batalo de Montjuïc (1641) la 26-an de januaro1641.
Pau Claris subite mortis unu monaton post tiu venko. Francesc Fontanella, antaŭa Ĉef-Konsilisto de la batalo de Montjuic kaj granda amiko de Pau Claris, dediĉis varman omaĝon al li.
Simón i Tarrés, Antoni. (2008) Pau Claris, Líder D'una Classe Revolucionària, Biblioteca Abat Oliva ((katalune)). Barcelono: Publicacions de l'Abadia de Montserrat. ISBN 978-84-9883-051-4. OCLC401167750.