La Partia Alianco Nia Moldavio - moldave (do rumane) Partidul Alianţă Moldova Noastră, ruse Партийная коалиция Наша Молдавия, latinliterigite Partijnaja koalicija Naŝa Moldavija - estas liberalisma politika partio en Moldavio. Ekde la jaro 2003 gvidas ĝin la politikisto Serafim Urechean, antaŭa urbestro de Kiŝinevo. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 3,1 procentaĵojn de la voĉoj, malpli ol la necesaj 4 procentaĵoj por reprezentiĝi en la nacia parlamento, kaj do perdis la sep parlamentajn seĝojn kiun ĝi havis ĝis tiam.