Paraguayos, Républica o muerte! (esperantlingve „Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!“) estas la nacia himno de Paragvajo. La tekston verkis Francisco Acuña de Figueroa (1791–1862) kaj la muzikon komponis Remberto Gimenez (1898–1977).
Principa temo de la teksto estas la atingo de ŝtata sendependeco disde la Hispana Reĝlando, kiun Paragvajo atingis la 14-an de majo 1811.