Otto Freiherr von Münchhausen (la 11-an de junio 1716 en Schwöbber apud Hameln — la 13-an de julio 1774 en Kalenberg] estis germana botanikisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas „Münchh.“
Liaj gepatroj estis Johann Friedrich von Münchhausen (24a de majo 1668; 2a de oktobro 1722) kaj ties edzino Anna Dorothea von Münchhausen (1695–1759). Lia patro estis senjoro sur Voldagsen. Otto von Münchhausen estis la plej aĝa filo.
Li studis ĉe la Universitato Göttingen; poste li estis distriktestro en Stemberg kaj Harburg.
Li kreis en 1750 okhektaran anglan pejzaĝan parkon en Schwöbber (nome ĉe kastelo Schwöbber). Li ŝanĝis la jam ekzistintan kastelan parkon el 1700 en pejzaĝa parko laŭ angla modelo. Tiu pejzaĝa parko estas unu el la unuaj de tiuj parkoj sur kontinenta Eŭropo.
Lia sesvolumena, de 1764 ĝis 1773 farata verko Der Hausvater estas ĝardenista-agrikulturista lernolibro. Ĝi enhavas kolekton de sciindaĵojn pri agrikulturo.
La plantgenro Munchausia L. estas genro, nomita laŭ li. La nomo estas uzata nur kiel sinonimo por Lagerstroemia.
Otto von Münchhausen edziĝis je 3a de majo 1742 al Louise Charlotte von Lichtenstein (11a de junio 1721; 20a de marto 1774) el la domo Lahn und Franken. La paro havis plurajn infanojn: