La novzelanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Chris Nicholson. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon.
Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato. La novzelanda teamo en tiu olimpiko kolektis la ĝis 2022 solan vintran medalon por Nov-Zelando: la arĝentan medalon en slalomo atingis la alpa skiistino Annelise Coberger, prononco [Anelize KO:berga], naskita en Christchurch de origina germana familio.[1]