Ninette y un señor de Murcia (Ninette kaj murcia sinjoro) estas hispana filmo de 1965 reĝisorita de Fernando Fernán Gómez.[1]
Temas pri kina adaptaĵo de samnoma teatraĵo de Miguel Mihura. Kelkaj jardekojn poste, José Luis Garci en 2005 faris novan kinadaptaĵon nome titolita Ninette en kiu li kunigis elementojn de tiu unua teatraĵo kun la sekvo Ninette: Modas de París.
Andrés Fernando Fernán Gómez, estas juna kaj najva murciano[2] kiu danke al ricevita heredaĵo elveturas el hejmloko por serĉi emociojn en Parizo, kien li venas altirita per la historioj rakontitaj de sia samlokano Armando (Alfredo Landa). Jam en Parizo, Armando loĝigas lin en la pensio de Madame Bernarda kaj Monsieur Pierre, paro de hispanaj ekzilitoj post la Hispana Enlanda Milito. Andrés konas Ninette, filino de ambaŭ, kaj arde enamiĝas de ŝi tiel ke li preferas resti en la pensio anstataŭ viziti la urbon.