Nigragorĝulo, Nigragorĝa saksikolo aŭ Afrika saksikolo (Saxicola torquatus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi loĝas en subsahara Afriko kaj apudaj regionoj. Kiel la aliaj saksikoloj, ĝi estis dumlonge enmetita en la familio de Turdedoj, kun kiu la saksikolo estas konverĝaj. Ties scienca nomo aludas la aspekton kaj la biotopon kaj signifas "koluma rokoloĝanto": Saxicola devenas el la latinasaxum, roko + incola, loĝanto, dum torquatus estas latina por kolumo aŭ "kolringo".
La maskloj havas nigran kapon, blankan duonkolumon, nigran dorson, blankan pugon, kaj nigran voston; la flugiloj estas nigraj kun granda blanka makulo es supra parto de la interna flugilo. La supra brusto estas kutime malheloranĝaruĝa, kun kruta aŭ laŭgrada transiro al blankeca aŭ paloranĝa en suba brusto kaj ventro depende de la subspecio. En kelkaj, nigro anstataŭas la oranĝajn brustoplumojn ĉu parte ĉu entute.[3]
Inoj havas brunon pli ol nigron supre kaj en kapo kun neklara pli pala superokula strio, avelkoloron pli ol oranĝan sube, kaj malpli da blanko en flugiloj. La plumaro de ambaŭ seksoj estas iom pli senkolora kaj striita for de la reprodukta sezono.[3]
La plej proksima parenco de tiu specio estas ŝajne ne la populacioj de Eŭrazio sed la Reunia saksikolo (S. tectes), sed eĉ tiele la "blankakolumaj" membroj de la genro Saxicola formas distingan grupon ene de la genro. S. torquatus kaj S. tectes formas stirpon de subsahara Afriko kiu diverĝis el la grupo de Eŭrazio en la malfrua Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5 milionoj da jaroj. Reunio estis koloniigita mallonge poste, kio indikas rapidan etendon laŭlonge de la afrika marbordo de la Hinda Oceano. Pro la sekiĝo de Saharo dum la sekva Kvaternaraglaciepoko, la populacioj de Afriko kaj Eŭrazio iĝis izolataj.[4]
La ĵusa separo kiel specio estis proponita post analizoj per DNA de specimenoj de la subspecio Saxicola torquatus axillaris sed ne de S. t. torquatus, kaj pro tio tiu specio estis dum mallonge konata kiel S. axillaris.[4]
Subspecioj
La subspecioj diferenciĝas iomete laŭ grando, kaj pli laŭ la etendo de la oranĝaruĝa de la supra brusto de la maskloj, kaj ĉu la malsupra brusto estas blanka kun distinga limo el la supra brusto, aŭ paloranĝa kun nedistinga limo el la pli malhela supra brusto. La etendo de la oranĝaruĝo varias ankaŭ laŭ la jarsezono, ofte etende sur la ventro for de la reprodukta sezono.[3]
Saxicola torquatus torquatus (Linnaeus, 1766) – E Sudafriko
Saxicola torquatus promiscuus Hartert, 1922 – Ok Mozambiko, orienta Zambio, centra Tanzanio: tre limigita oranĝaruĝa nur en plej supra parto de brusto.
Saxicola torquatus voeltzkowi Grote, 1926 – Granda Komoro
Saxicola torquatus nebularum Bates, 1930 – Tropika Okcidenta Afriko el Sieraleono al Eburbordo: Etenda oranĝaruĝa en brusto kaj ankaŭ flankoj.
Saxicola torquatus moptanus Bates, 1932 – Dise en Ok Sahelo el N Senegalio al Niĝero: La plej malgranda subspecio.
BirdLife International (BLI), 2008, 147527, Saxicola torquatus, 5a Majo 2009.
Boulton, Rudyerd & Rand, A.L. (1952): A collection of birds from Mount Cameroon. Fieldiana Zoology34(5): 35–64. Plena teksto ĉe Internet Archive
Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-6024-4
Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds95: 349-355. PDF; plena teksto
Wittmann, U.; Heidrich, P.; Wink, M. & Gwinner, E. (1995): Speciation in the Stonechat (Saxicola torquata) inferred from nucleotide sequences of the cytochrome b-gene. Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research33(2): 116-122. COI:10.1111/j.1439-0469.1995.tb00218.xHTML; resumoArkivigite je 2013-01-05 per Archive.today
Woog, Friederike; Wink, Michael; Rastegar-Pouyani, Eskandar; Gonzalez, Javier; Helm, Barbara (2008): Distinct taxonomic position of the Madagascar stonechat (Saxicola torquatus sibilla) revealed by nucleotide sequences of mitochondrial DNA. Journal of Ornithology149(3): 423–430. COI:10.1111/j.1439-0469.1995.tb00965.xPDF; plena tekstoArkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine