Nicolae-Ionel Ciucă [ ˈnikolae ionel ˈt͡ʃiukə ] (naskiĝis la 7-an de februaro 1967, en Plenița, Distrikto Dolj) estas rumana emerita generalo kaj politikisto (liberala konservativa partio Partidul Național Liberal (PNL). Li estis ĉefministro de la lando de la 25-a de novembro 2021 ĝis la 12-a de junio 2023 [1][2][3]. Li jam okupis ĉi tiun postenon provizore de la 7-a ĝis la 22-a de decembro 2020 [4]. Li antaŭe estis Ĉefo de la Ĉefa Stabo de la Rumanaj Armitaj Fortoj (Armata Română de 2015 ĝis 2019 kaj Ministro de Defendo de novembro 2019 ĝis novembro 2021. Li estas Prezidanto de la Senato ekde junio 2023 [5][6][7].
Referencoj