Neven Mrzlečki estas kroata operkantisto kaj esperantisto. Ekde januaro 1984 li apartenas al la opera ensemblo de la Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo.[1] Inter esperantistoj li aparte konatiĝis kiel kantisto de la Eŭropa himno en Esperanto.
Eksteraj ligiloj
- Eŭropa himno en Esperanto, kun subtekstoj en multaj lingvoj, kantita de Neven Mrzlečki (filmo en la retejo jutjubo)
- Eŭropa himno kun teksto en Esperanto de Umberto Broccatelli, partituro kaj versio kantita de Neven Mrzlečki (sondosiero en formato mp3) ĉe Eŭropa Esperanto-Unio (esperante)
- la "Serenado" de Franz Schubert, kantita akompane de akustika gitaro de Neven Mrzlečki, laŭ traduko de la kantisto, en la 12-a Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj kaj Tradukistoj en Hrašćina (Kroatio), la 13-an de septembro 2014, organizita de Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun Esperanto-Societo Trixini, kun la financa helpo de Ministerio pri Kulturo de Kroatio kaj la aŭspicio de Akademio Literatura de Esperanto, sub la gvido de Spomenka Štimec
Referencoj