Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Neustadt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia landoBrandenburgio. La urba teritorio kovras areon de 75,43 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 3499 loĝantojn. La nomo indikas, ke la urbo situas borde de la rivero Dosse, 96 kilometrojn longa dekstra alfluo al la rivero Havel.