|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Neporadza
|
Neporadza, hungare Neporác, germane Borschan-Neporatz estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Neporadza situas sub monto 768 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Trenčín troviĝas je 21 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1269. Dum la hungara erao 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Bosányneprőd [boŝAnjneprOd] (slovake Bošianska Neporadza) kaj Rozsonyneprőd [roĵonjneprOd] (slovake Rožnová Neporadza). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bosányneprőd 396, en Rozsonyneprőd 313 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Neporadza 775 homoj, (773 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj