La nederlanda aŭtovojo 6 aŭ A6 (nederlande Rijksweg 6, aŭ Autosnelweg A6) estas aŭtovojo inter nodopunkto Muiderberg sudokcidente kaj la nodopunkto Joure proksime de la urbo Heerenveen nordoriente - tie la vojo eniras la nederlandan aŭtovojon 7, kiu pluiras orienten direkte al la plej nordokcidenta parto de Germanio. La aŭtovojo transiras la polderojn, do la antaŭe marajn, artefarite sekigitajn teritoriojn, de la provinco Flevoland, kaj interalie ligas la urbojn Almere, Lelystad, Emmeloord (komunumo Noordoostpolder) kaj Joure (komunumo Skarsterlân).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|