Nakazawa Keiji

Nakazawa Keiji
Persona informo
中沢 啓治
Naskiĝo 14-an de marto 1939 (1939-03-14)
en Naka-ku
Morto 19-an de decembro 2012 (2012-12-19) (73-jaraĝa)
en Hiroŝimo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo japana bildliteraturisto
vidartisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Mangao Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Nudpieda Gen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAKAZAWA Keizi (中沢啓治 [naka-zaŭa kej-ĵi], en transskribado Hepburn Nakazawa Keiji, esperantigite Nakazaŭa Kejĵi, en okcidentaj lingvoj plejofte citata en inversa vortordo kaj transskribado Hepburn, do Keiji Nakazawa) estis japana bildliteraturisto, vidartisto kaj verkisto. Li verkis la membiografian mangaon Nudpieda Gen pri la atombombo de Hiroŝimo, kaj multajn aliajn mangaojn.

Li naskiĝis en 1939 en Hiroŝimo kaj mortis la 19-an de decembro 2012[1]. Li loĝis en Hiroŝimo, kiam la urbo estis detruita per atombombo en 1945. Lia tuta familio pereis krom la patrino kaj tiuj, kiuj jam foriris.

En 1961 li transloĝiĝis al Tokio kaj iĝis profesia komiksisto. Li verkis mallongajn rakontojn por diversaj antologioj, ekzemple Shōnen Gaho, Shōnen King kaj Bokura. Lia verkaro apartenas al la mangaa ĝenro Shōnen (少年), do porknabaj mangao kaj animeo, kiu ripetiĝas en diversaj titoloj.

En 1966, post la morto de sia patrino, Nakazaŭa ekrakontis siajn memorojn de Hiroŝimo. Trafita de nigra pluvo estis unua el kvin libroj; ĝi estis fikcia rakonto pri travivintoj de Hiroŝimo kaj postmilita krimo. En 1972 li decidis rakonti pri siaj propraj spertoj en Mi vidis ĝin, kiu publikiĝis en la renoma mangaa revuo Shōnen Jump.

Tuj post tio, Nakazaŭa ekverkis sian grandan verkon Hadaŝi no Gen (Nudpieda Gen). Ĉi tiu serio finfine konsistis el dek volumoj. La unua estas tradukita en Esperanton kaj finiĝas per la atombomb-atako. La postaj volumoj priskribas vivon post tio en la japana socio.

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!