Nagda

Nagda
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 456335
Demografio
Loĝantaro 100 039  (2011) [+]
Loĝdenso 834 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 47′ N, 75° 16′ O (mapo)22.7875.27Koordinatoj: 22° 47′ N, 75° 16′ O (mapo) [+]
Alto 529 m [+]
Areo 120 km² (12 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nagda (Madja-Pradeŝo)
Nagda (Madja-Pradeŝo)
DEC
Situo de Nagda
Nagda (Barato)
Nagda (Barato)
DEC
Situo de Nagda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagda [+]
vdr

Nagda, laŭ (hindie नागदा) estas industria urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto de Uĝĝen.

Templo ĉe Nagda

Demografio

Nagda havis populacion de 100 039 en 2011 kun legopovo de 80,7%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

Nagda situas en montaro laŭ rivero Ĉambal 529 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Uĝĝen troviĝas 49, Mandsaur 77, Devas 84, Indaur 93, Bansvara 100, subŝtata ĉefurbo Bopalo 207, Guna 234, Mumbajo 567, tutlanda ĉefurbo Delhio 603, Kolkato 1329 kilometrojn (aere) [1].

Historio

Nagda estis evoluigita fare de hindua reĝo. Baldaŭ la loko estis signifa komercejo, foirejo, kiu tiris la industrion.

Ekonomio

Nagda estas grava industria urbego pri viskozaj fibroj. Ankaŭ nun funkcias butikcentro en la urbomezo ĉe la stacidomo.

Lingvoj

En Nagda la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj

En Nagda plejparto de la populacio estas hinduoj (81,7%), krome islamanoj (14,6%), ĝajnistoj (2%), kristanoj, sikistoj kaj budhistoj (malpli 1%).

Eduko

En Nagda ekzistas kelkaj altlernejoj filiigitaj al fora universitato.

Trafiko

Al Nagda venas fervojaj linioj el nordo, okcidento kaj el Uĝĝen. Vojoj kuras el ĉiuj direktoj, la urbego havas 2 pontojn. La plej proksima flughaveno estas loke, tamen kun maloftaj flugoj. La vere uzebla flughaveno troviĝas en Indaur.

Klimato

Nagda havas humidan subtropikan klimaton (Cfa). Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. Someroj komenciĝas meze de marto kaj povas esti ekstreme varmaj de aprilo ĝis junio. La musono komenciĝas en malfrua junio kun temperaturoj 38 °C kaj alta humideco. Vintroj komenciĝas meze de novembro kaj estas sekaj, malvarmetaj kaj sunaj. Temperaturoj averaĝas inter 4-8 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 950 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!