La teatro estis konstruita inter 1819 kaj 1823, sed pro incendio ĝi bruldetruiĝis en 1843. La pli nova klasikisma kaj baroka teatro konstruiĝis inter 1847-1857. Pli frue en 1815 teatraĵo okazis, tial en 1823 jam estis provizora teatro. En 1834Adolf Ellenbogen aranĝis orkestron por la teatro. Ĝi bruldetruiĝis en 1843. Konstruadon de la nuna teatro la revolucio malhelpis. Dum la solena malfermo Mór Jókai kaj Laborfalvi Róza oficiale ceremoniis. La teatro, havanta 670 sidlokojn, kelkfoje renoviĝis dum la historio, sed plene renoviĝis kaj ricevis ankaŭ modernan teknikon en 1990.
En la korto ankaŭ subĉiela teatro funkcias. En la konstruaĵo ankaŭ muzeo funkcias. Dum jarcento kremo de la hungaraj aktoroj rolis en tiu teatro. Nuntempe la teatro prezentas operojn kaj ankaŭ aliajn teatraĵojn. Nepre menciinda, ke ankaŭ festivalo de operoj prezentiĝas en tiu loko.