Imre Kulcsár [kulĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Imre estis hungara aktoro.
Imre Kulcsár[1][2] naskiĝis la 2-an de junio 1934 en Miskolc, li mortis la 28-an de novembro 2012 en Miskolc.
Biografio
Imre Kulcsár maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1952, sed dum la lernojaroj li estis dancisto de Nacia Teatro (Miskolc), iom poste korusano. En 1953 li ricevis la statuson vicaktoro. Inter 1959-1961 li apartenis al Teatro Gárdonyi Géza, poste al Teatro Petőfi (Veszprém). En 1965 li revenis al Teatro Miskolc, kie li ludis ĝismorte. Lia repertuaro estis vasta, li rolis en dramoj, komedioj, operoj, operetoj, muzikaloj, eĉ li aranĝis literaturajn spektaklojn. Li ricevis premiojn inter 1982-2003 kaj li havis la titolon "eterna membro de Teatro Miskolc".
Liaj teatraj roloj (elekto)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- A szívroham (televida filmo, 1964) - Ewerst
- Hogyan felejtsük el életünk legnagyobb szerelmét...? (televida filmo, 1980) - Zsiga Gál
Fontoj
Referencoj