Mărtiniș [mərtiniŝ], hungare Homoródszentmárton [homorodsentmarton], germane Sankt Marten estas komunumo en Rumanio sudoriente de Odorheiu Secuiesc. Ĝi estas la centro de Valea Homorodului Mare. Apartenas administre al Mărtiniş la vilaĝoj Aldea, Bădeni (Mărtiniș), Călugăreni (Mărtiniș), Chinuşu, Comănești, Ghipeș, Locodeni, Orășeni, Petreni, Rareș, Sânpaul.
Historio
La unua skriba mencio de Mărtiniș estis en 1333. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Udvarhely. Sur ĝia teritorio troviĝas mineralakvaj fontoj. Oni organizas ĉiujare artisttendaron en la komunumo.
Loĝantaro
En 1910 Homoródszentmárton havis 899 kaj en 1992 599 loĝantojn (97 % da hungaroj).
Fonto
Vidu ankaŭ
Ĝemelkomunumo
Bibliografio
- A homoródszentmártoni művésztelep képekben. Hargita Megyei Kulturális Központ, 2004.
Renomaj personoj
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu ĉe: Alsószentmárton
Eksteraj ligiloj
Distrikto Harghita (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|