Sânsimion [sınsimion] (hungareCsíkszentsimon) estas komunumo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Olt, sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Cetățuia.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 788 loĝantojn kaj en 19922 086 (hungaroj). Ĝi havas nutraĵ- kaj lignoprilaboran industrion.
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1333. Ĝi estis ĉik-seĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík).